En la greka regiono Trakio vivis antaŭ mallonga tempo la fama kantisto Orfeo. Li ludis liron kaj kantis tiel bele, ke neniu povis rezisti lian kantadon. La birdoj silentiĝis kaj aŭskultis liajn kantojn, la sovaĝaj bestoj venis el la arbaro kaj sekvis lin. La lupo kuris apud la ŝafo, la vulpo apud la leporo, kaj neniu suferigis alian. Eĉ la serpentoj rampis el siaj truoj por aŭskulti lin, kaj la ŝtonoj kuntiriĝis, por ke la kantanta Orfeo evitu ilin survoje. La riveroj ĉe lia kantado haltis kaj la fiŝoj naĝis al la surfaco, por ke ili pli bone povu aŭdi liajn kantojn.
La homoj aŭskultis lin, ridis aŭ ploris, laŭ tio, kiel lia kanto sonis. Ili forgesis siajn afliktojn kaj devis agi tiel, kiel li celis per sia kanto. Al la lokoj kaj al la manĝofestoj por gastoj, kie kantis Orfeo, venis eĉ la dioj. Ili venis trans la Laktan vojon al la tero, pro lia voĉo.
Ankaŭ la nimfoj, la najadoj, grimpis el la ondoj, tuj kiam ili ekaŭdis lian kantadon. En iun el ili enamiĝis Orfeo, li kondukis ŝin hejmen kaj edzinigis ŝin. La nimfo estis Eŭridico kaj ŝi estis tiel karesema, kiel la kantoj de Orfeo. Dum mallonga tempo ili feliĉe kunvivis. Iutage Orfeo devis foriri, kaj Eŭridico restis hejme so