Iu certe kalumniis sinjoron K., ĉar sen tio, ke li faris ion malbonan, oni arestis lin iumatene. La kuiristino de lia ĉambroluigantino sinjorino Grubaĥ alportis ĉiutage je la oka la matenmanĝon al li, sed ĉifoje ŝi ne venis. Tio ankoraŭ neniam okazis. K., atendante ankoraŭ dum iom da tempo, vidis de sia kapkuseno la maljunulinon loĝantan transe de li, kiu observis lin kun scivolemo tute nekutima por ŝi. Sed poste, samtempe kaj malagrable tuŝita kaj malsata, li eksonoris. Tuj iu frapis kaj viro, kiun li ankoraŭ neniam vidis en tiu loĝejo, enpaŝis. Li estis svelta kaj tamen fortika, li surhavis koncizan nigran veston, kiu, simila al la vojaĝkostumoj, estis provizita per diversaj faldoj, poŝoj, bukoj, butonoj kaj zono, kaj sekve tion, sen tio, ke oni klariĝus por kio ili servu, ŝajne estis precipe praktika.
„Kiu vi estas?“ demandis K. Kaj li eksidis tuj duone rektiĝinta en la lito. Sed la viro ignoris la demandon, kvazaŭ oni devus toleri lian aperon, kaj siaflanke li nur diris: „Vi sonoris, ĉu?“
„Anna alportu la matenmanĝon“, diris K. kaj li provis, komence silente, konstati per atentemo kaj pripensado, kiu fakte estas la viro.
Sed tiu ne dum tre longa tempo elmetis sin al liaj rigardoj, sed turnis al la pordo, kiun li malfermis iomete, por diri al iu, kiu evidente staris ekstere apud la pordo: „Li volas, ke Anna alportu lian matenmanĝon.“
En la apuda ĉambro sekvis malgranda ridado, laŭ la tono ne estis tute certe, ĉu eĉ kelkaj personoj partoprenis ĝin.
Kvankam la fremda viro per tio ne povis ekscii ion, kion li ne sciis jam antaŭe, li nun tamen diris kvazaŭ en tono de sciigo al K.: „Tio ne eblas.“
„Tio estus nova“, diris K., saltis el la lito kaj surmetis rapide sian pantalonon. „Mi tamen volas vidi, kiaj homoj estas en la apuda ĉambro kaj kiel sinjorino Grubaĥ senkulpigos tiun ĝenon vidalvide kun mi.“ Kvankam li tuj pensis, ke li ne devis diri tion laŭte kaj, ke per tio li kvazaŭ agnoskas la gardorajton de la fremdulo, sed tio tiumomente ŝajne ne estis grava por li.
Almenaŭ la fremdulo tion tiel komprenis, ĉar li diris: „Ĉu vi ne volas resti prefere ĉi tie?“
„Mi nek volas resti ĉi tie nek esti alparolata de vi, tiom longe, kiom vi ne prezentos vin al mi.“
„Mi diris tion bonintence“ rimarkis la fremdulo kaj malfermis nun libervole la pordon. La apudĉambro, en kiun K. pli lante eniris ol li intencis, aspektis unuavide preskaŭ tute same tiel, kiel dum la vespero antaŭe. Estis la loĝoĉambro de sinjorino Grubaĥ. Eble en tiu ĉambro, kiu estis plenŝtopita per mebloj, kovriloj, porcelanaĵoj kaj fotografaĵoj, aktuale estis iom pli da spaco ol kutime. Oni ne tuj ekkonis tion, tiom malpli, ĉar la plej esencan ŝanĝon kaŭzis la ĉeesto de viro, kiu sidis ĉe la malfermita fenestro kun libro, de kiu li tiam suprenrigardis. „Vi estus devinta resti en via ĉambro! Ĉu Francĉjo tion ne diris al vi?“
„Jes, sed kion vi celas?“ diris K. kaj rigardis de la nova konato al la nomita Francĉjo, kiu restis staranta en la pordo, kaj poste denove reen. Tra la malfermita fenestro denove ekvideblis la maljunulino, kiu estis irinta kun vere oldulineca scivolemo al la nun transe troviĝanta fenestro, por povi vidi eĉ plu ĉion. „Mi volas ja la sinjorinon Grubaĥ – “, diris K., farante m