La benko, sur kiu sidis Dobbs, laŭordis neniel. Unu el la latoj elrompiĝis, kaj dua lato kurbiĝis malsupren, tial oni sufiĉe rajtigite povis rigardi la sidadon sur ĝi puno. Ĉu li meritas la punon aŭ ĉu oni maljuste kroĉis la kondamnon al li, kiel la plej multaj kondamnoj, kiujn oni kroĉas al iu, pri tio Dobbs en tiu momento ĝuste ne pensadis. Ke li sidas maloportune, li verŝajne rimarkus nur tiukaze, se iu demandus lin, ĉu li sidas oportune sur la benko. La pensoj, kiuj okupis la viron Dobbs, estis la samaj, kiuj okupas tiom da homoj. Estis la demando: Kiel mi povas enspezi monon? Se oni jam havas iom da mono, estas pli simple enspezi monon, ĉar oni povas investi ion. Sed, se oni posedas nenion, estas malfacile kontentige solvi tiun aferon.
Dobbs havis nenion. Oni povas trankvile diri, ke li havis malpli ol nenion, ĉar li havis eĉ ne tutan kompletan vestaron, kiu en limigitaj cirkonstancoj povas esti rigardata modesta komenca kapitalo.
Sed kiu volas labori, tiu trovas laboron. Oni nur ĝuste ne iru al tiu, kiu diras tiun frazon; ĉar li ne havas laboron je disdono kaj ankaŭ neniun povus nomi, kiu serĉas laboriston. Tial li ja uzas tiun ĉi frazon, por pruvi kiel malmulte li komprenas la mondon.
Dobbs estus tirinta ĉarojn kun ŝtonoj, se li estus trovinta tian laboron. Sed eĉ tian laboron li ne ricevis, ĉar ĉeestis tro multaj, kiuj atendis pro tiu laboro, kaj ĉar la indiĝenoj havas ĉiam pli da bonŝancoj ricevi ĝin ol fremdulo.
Ĉe angulo de laplaza ŝupurigisto havis sian altan feroseĝon. La ceteraj ŝupurigistoj, kiuj ne povis pagi seĝon, kuradis kun siaj kestetoj kaj klapbenketoj kiel neĝomusteloj ĉirkaŭ laplaza kaj lasis nemolestata neniun, kies ŝuoj ne estis puraj kiel spegulo. Egale, ĉu li sidis sur unu el la multnombraj benkoj aŭ ĉu li promenis, oni ĉiam molestis lin. Do, eĉ la ŝupurigistoj ne facile trovis laboron, kaj kontraŭe al Dobbs ili estis kapitalistoj, ĉar ili havis ekipaĵon, kiu kostis almenaŭ tri pesojn.
Eĉ se Dobbs havus la tri pesojn, ŝupurigisto li ne povus fariĝi. Ne ĉi tie inter la indiĝenoj. Blankulo ankoraŭ neniam provis purigi ŝuojn surstrate. Ĉi tie ne. La blankulo, kiu en ĉifonoj kaj ĝismorte malsata sidas sur benko de laplaza, la blankulo, kiu almozpetas aliajn, la blankulo, kiu faras rompŝtelon, ne estas malestimata de la ceteraj blankuloj. Sed, se li purigas botojn surstrate aŭ almozpetas ĉe indiĝenoj aŭ portadus glaciakvon en siteloj kaj vendus ĝin, li sinkus kiel neestimato profunde sub la plej kotan indiĝenon kaj tamen mortus pro malsato. Ĉar neniu blankulo akceptus lian laboron, kaj la neblankuloj rigardus lin nedeca konkuranto.
Sur altan ferseĝon ĉe la angulo sidiĝis sinjoro en blanka kostumo kaj la purigisto ekpoluris liajn brunajn ŝuojn. Dobbs ekstaris, li lante promenis transen al la seĝo kaj diris kelkajn flustritajn vortojn al la sinjoro. La sinjoro apenaŭ rigardis supren, metis manon en pantalonpoŝon, eligis peson kaj donis ĝin al Dobbs.
Momenton staris Dobbs tute perpleksa, tiam li reiris al la benko. Li kalkulis ricevi nenion aŭ eble dek centavojn. Li tenis la manon en la poŝo kaj karesis la peson. Kion hav