PARTO I
Ĉapitro 01
01
Condor Oil Company estis inter la grandaj usonaj naftokompanioj etendintaj siajn entreprenojn al Meksiko, certe ne la plej potenca, kaj ankaŭ ne la plej forta.
Sed ĝi havis la plej grandan apetiton.
Por la evoluado de individuo tiel, kiel por la evoluado de tuta popolo, estas decida la apetito. Eĉ pli kaj tute speciale estas bona apetito decida por la evoluado de grandkapitalista kompanio. La apetito decidas la rapidecon de la potenca disvolviĝo, kaj la apetito tial decidas ankaŭ la elekton de la rimedoj uzataj por atingi la celon: do poresti influriĉa kaj aŭtoritata potenco en la internacia ekonomia vivo. Moderna grandkapitalista kompanio ne distingiĝas tre de ŝtato pri sia konstruo, esenco, celoj kaj labormetodoj, tiel kiel ankaŭ pri siaj problemoj. La ununura videbla diferenco estas certe nur tiu, ke grandkapitalista kompanio kutime estas pli bone organizita kaj gvidata pli prudente kaj pli lerte ol ŝtato.
Condor Oil Company estis la plej juna el la kompanioj, kiuj en Meksiko batalis kune kaj unu kontraŭ la aliaj, kiam temis pri la superregado sur la merkato. Ĉar ĝi estis la plej juna, tial ĝi estis la plej vorema. Pri la elekto kaj uzado de la rimedoj por gajni influriĉan rangon en la konkurso kun la malnovaj kaj potencaj kompanioj, ĝi konis nek skrupulojn nek indulgon. Se ĝi efektive havis principon rilate la manieron de la batalo, jen tiun: la milito, kiu estas entreprenata plej brutale, daŭras plej mallonge, kaj tial ĝi estas la plej humana.
Tiel ĝi trovis samtempe moralan senkulpigon de siaj agoj, tiel, ke la kompanio, sin mem praviginte, povis diri, ke ĝi batalas plej humane, kaj ke tuj estos paco, kiam ĝi estos gajninta la batalon.
La potenco de naftokompanio dependas ne nur de la nombro de la putoj produktantaj nafton, kiujn posedas kompanio. La potenco dependas multe pli de tio, kiom da terposedaĵo ĝi havas kaj tenas sub kontrolo. Kaj en tiu kazo estas tri konsiderindaj specoj de terposedaĵoj.
Terposedaĵo, kiu tute certe portas nafton; terposedaĵo, kiu laŭ la ekspertizo de la geologoj devas porti nafton; kaj terposedaĵo, kiu laŭ la instinkto de la naftistoj verŝajne havas nafton. La tria speco de terposedaĵo estas tiu, kiu ebligas spekuladojn kaj kiu lasas enspezi milionojn da dolaroj, sen tio, ke eĉ nur unu barelo da nafto estas produktenda.
Tial la batalo de la kompanio temis pri tio gajni pli kaj pli da terposedaĵo. Oni laboris kun pli granda fervoro kaj pli da lerteco konkeri ĉiun terposedaĵon, kiu povus havi nafton, kaj poste pri tio ekspluati la terposedaĵon, kiun la kompanio jam havas, ĝis la lasta hektaro kun ĉiuj teknikaj kaj sciencaj rimedoj.
ĈarCondor Oil Company ne povis eniri per sia kapitalo kaj la kvanto kaj riĉo de siaj produktantaj putoj en la antaŭan vicon de la gigantaj naftokompanioj, ĝi devis uzi la duan vojon: Gajni pli da naftosuspekta terposedaĵo ol havas iu alia pli granda kompanio. Posedante gigantan amason da terposedaĵo kun nafto aŭ eble kun nafto, kaj kiu tial estis necesa por kontentigi la bezonon de la naftomerkato, ĝi povis dikti prezojn kaj ĝi povis kontroli naftokompaniojn, kiuj sekve de sia giganta kapitalforto ŝajne estis nevenkeblaj kaj nekontroleblaj.
Tiel certe facile klarigeblas, kial ne ekzistis iu fiago aŭ krimo, kiun la agentoj komisie laborantaj por la kompanio, ne estus entrepenintaj por havigi terposedaĵon, por ricevi la deziratan terposedaĵon, se tio ŝajnis necesa por la kompanio.
La Condor Oil Company havis dek ok riĉajn putojn. Tie, kie ĝi nur flaris